aboutsummaryrefslogtreecommitdiffstats
path: root/esperanto/intro/free.wml
blob: d9900bda2424c9676f483e60a0c014ae727d68fb (plain) (blame)
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
#use wml::debian::template title="Debian -- Kion signifas 'libera'?" NOHEADER="yes"
#use wml::debian::translation-check translation="1.20"

Kion signifas "libera"? <tt></tt> Kion vi celas diri per "libera programaro"?

Rimarko: Dum februaro de 1998 grupo decidis
anstataŭigi la esprimon "programaro libera"
(Free Software)
per "programaro de malfermita fontokodo"
(Open Source
Software).  Tiel kiel oni klarigas malsupre, ambaŭ signifas esence
la saman.

Rimarko de la tradukinto: En esperanto, traduko de esprimo "free" limigas
la konfuzon de "senpaga" kaj "libera".  Tia konfuzo oftas, pleje sur dokumentoj
en la angla.

Rimarko de la tradukinto: Mi uzis vortojn "programo" kaj "programaro" por "software".
Eble iu opinius ke tio taŭgas por la GNU-a interpreto de "software", ne por la Debiana.
Tial oni povus uzi "softvaro".

Programo kiu estas senpaga, apenaŭ estas tute libera.  Eble vi
ne rajtas disdoni ĝin,
kaj preskaŭ certe vi ne rajtas plibonigi ĝin.
Programo licencita senpage estas ofte armilo en merkatkampanjo
por promocii rilatan produkton aŭ por bankrotigi malpli grandan
konkurencanton.  Estas nenia garantio, ke ĝi daŭre estos senpaga.

Vere libera programo estas ĉiam libera.  Programon lokitan en la
"publika dominio" oni povas preni kaj meti en neliberan programaron.
Ĉian plibonigon tiam faritan la socio perdas.
Por resti libera, programo devas havi kopirajton (aŭtorrajton)
kaj permesilon (licencon).

Por iu ne inicita, programo estas aŭ libera aŭ ne libera.
Reala vivo estas multe pli komplika ol tio.  Por kompreni kiajn
aferojn oni implicas kiam oni nomas programon libera, ni devojiĝu
iom en la mondon de programaj permesiloj.

Kopirajtoj kaj aŭtorrajtoj estas metodo por protekti rajtojn
de verkinto de iaj laboraĵoj.  En plej multaj landoj, programoj
kiujn vi skribas estas aŭtomate kopirajtitaj.  Permesilo estas maniero
per kiu aŭtoro permesas uzon de sia verko (programo ĉi-okaze),
al aliuloj, laŭ manieroj akcepteblaj de ili.  La aŭtoro respondecas
enhavigi permesilon kiu deklaras tion, kiamaniere oni povas uzi la programon.
Por pli taŭga diskuto pri kopirajtoj vidu
https://www.copyright.gov/.

Kompreneble, malsamaj cirkonstancoj postulas malsamajn permesilojn.
Programistaj firmaoj intencas protekti siajn enspezojn tiel ke ili
liveras nur kompilitan kodon (kiu ne estas legebla de homoj) kaj
metas multajn restriktojn al uzo de la programoj.
Aliflanke, aŭtoroj de liberaj programoj kutime postulas ian kombinaĵon de la jenaj:

Ne permesi uzon de la kodo en programo mallibera.  Ĉar ili liveras
sian kodon por ke ĉiuj uzu, ili ne volas vidi ke aliuloj ŝtelas ĝin.
Ĉi-okaze oni vidas uzon de la kodo kiel fidprovon: vi rajtas uzi ĝin,
dum vi ludas laŭ la samaj reguloj.

Protekti identecon aŭ aŭtorecon de la kodo.  Homoj tre fieras pri sia laboraĵo
kaj ne volas ke aliulo venu kaj forigu ilian nomon disde ĝi, aŭ asertu esti verkinta ĝin.

Distribui la fontokodon.  Unu problemo en plej multa komerca kodo estas ke vi ne
povas ripari erarojn (cimojn) aŭ agordi laŭvole ĝin, ĉar la fontokodo ne haveblas.
Ankaŭ, la firmao povas decidi ĉesi subteni ian aparaton, kian ajn vi uzas.
Multaj liberaj permesiloj devigas distribui la fontokodon.  Tio protektas la uzulon,
kiu estas permesata agordi laŭvole la programon por siaj bezonoj.

Devigi ian ajn laboraĵon kiu enhavus parton de ilia laboraĵo
(tiaj laboraĵoj nomiĝas derivitaj laboraĵoj en kopirajtaj
diskutoj) uzi la saman permesilon.

Multaj homoj skribas sian propran permesilon.  Tion oni ne rekomendas
ĉar skribi permesilon kiu faras kion vi volas, implicas subtilajn nuancojn.
Tro ofte la vortoj uzitaj estas dubasencaj, aŭ oni ellaboras kondiĉojn kiuj
konfliktas unu kun la aliaj.  Skribi permesilon kiu starus antaŭ tribunalo
estas eĉ pli malfacile.  Fortune, estas kelkaj permesiloj jam skribitaj
kiuj eble faras kion vi volas.

Tri plej uzataj permesiloj estas:

La Ĝenerala
Publika Permesilo de GNU (GPL).  Iom da bona informo pri programaj
permesiloj kaj kopio de la permesilo troviĝas en
la retpaĝaro
de GNU.
Tiu estas la plej ofte uzata libera permesilo en la mondo.

Artista permesilo.

BSD-stila permesilo.

Jen kelkaj trajtoj kiujn tiuj permesiloj havas komune:

Vi rajtas instali la programon en tiel multajn maŝinojn kiel vi volas.

Iom ajn da homoj rajtas uzi la programon samtempe.

Vi rajtas fari tiel multajn kopiojn de la programo kiel vi volas
kaj doni ilin al kiu ajn vi volas (libera aŭ malfermita redistribuo).

Estas nenia restrikto pri modifi la programon (krom por konservi iujn rimarkojn netuŝitaj).

Estas nenia restrikto pri distribui, eĉ vendi, la programon.

Ŝajnas ke ĉi tiu punkto lasta, kiu permesas ke oni vendu la programon por mono,
iras kontraŭ la tuta ideo de libera programaro.  Reale ĝi estas unu ties forto.
Ĉar la permesilo permesas liberan distribuon, iu ajn homo kiu akiris
kopion ankaŭ povas distribui ĝin.  Eĉ provi vendi ĝin.  Praktike, kostas neniom
da mono fari elektrajn kopiojn de programo.  Ofertado kaj mendado restigos la
kostojn malaltaj.  Se taŭgas distribui grandan programon aŭ programagregaĵon
per ia rimedo (kiel lumdiskoj) la vendanto rajtas libere postuli laŭvole iom
ajn da mono.  Se la marĝeno de profitodono estas tro alta, tamen, novaj vendantoj
povas eniri la merkaton kaj konkurenco kondukos malsupren la prezon.  Rezulte, vi
povas aĉeti Debianan liveraĵon sur kelkaj lumdiskoj kontraŭ malmultaj eŭroj aŭ
dolaroj.

Kvankam libera programaro ne estas tute libera de restriktoj
(nur meti ion en la publikan dominion faras tion) ĝi donas al uzulo
la flekseblecon fari kion ŝli bezonas por plenumi laboron.  Samtempe,
ĝi protektas rajtojn de la aŭtoro.  Tio ja estas libereco.

Projekto Debian estas forta subtenanto de libera programaro.
Ĉar multaj malsamaj permesiloj estas uzataj por programaro, oni disvolvis
kolekton da principoj, la
Principoj
pri Libera Programaro de Debian (Debian Free Software Guidelines aŭ DFSG),
por starigi racian difinon de kio konsistigas liberan programaron.
Nur programaron kiu plenumas la DFSG oni permesas en la ĉefa distribuo
de Debian (main).

© 2014-2024 Faster IT GmbH | imprint | privacy policy